Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio fondis konsulan protektan centron

La 23-an de aŭgusto fondiĝis en Pekino la Konsula Protekta Centro de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio.

Yang Jiechi, ministro de eksteraj aferoj de Ĉinio, diris en la ceremonio de la fondo, ke konsula protektado estas konkreta esprimo de la konceptoj "popolo estas la unua" kaj "praktiki regadon por la popolo" en la diplomatia oficado de la ministerio. La laborantoj de la ministerio de eksteraj aferoj, la ambasadorejoj kaj konsulejoj devas respondece fari la laboron, aktive esplori kaj perfektigi la sistemon de konsula protektado kaj senĉese altigi la labornivelon.