Unua paĝo >> Aktualaĵoj

La disvolva projekto de la Ekonomia Komunumo de ASAL estas ellaborita

La 25-an de aŭgusto okazis la 39-a kunveno de ekonomiaj ministroj de la Ekonomia Komunumo de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASAL) en la financa urbo Makati de Filipinoj. La komuna deklaro de la kunveno diris, ke la disvolva projekto de la Ekonomia Komunumo de ASAL estas jam ellaborita.

Kun la celo fari ASAL libera komerca zono antaŭ la jaro 2015, la projekto enhavas rimedojn por la ekonomia integrigo de ASAL kaj horaron de ĝia plenumo, kaj ĝi estos prezentita al la 13-a ŝtatestra kunveno de ASAL okazonta en Singapuro en novembro ĉi-jare por ricevi sankcion. Nun ASAL havas dek membrolandojn kun 500 milionoj da loĝantoj. Kiam establiĝos la libera komerca zono, ASAL fariĝos integrita merkato, kie libere fluos homoj, varoj kaj kapitaloj.

La 26-an de aŭgusto ASAL, Ĉinio kaj aliaj dialog-partneraj landoj kunvenis en Manilo. La foto montras, ke ĉina komerca ministro Bo Xilai parolas en la gazetara konferenco post la kunveno.