La 30-an de januaro Jiang Yu, proparolantino de la
Ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj, diris, ke subskribi koncernajn
internaciajn konvenciojn estas la plej bona vojo por preventi konkuron
de eksterspaca armado.
La ĉina registaro persistas en paca utiligo de ekstera
spaco kaj oponas kontraŭ konkuro de eksterspaca armado. Ĉinio preferas
klopodi kune kun aliaj landoj por subskribi koncernajn internaciajn
konvenciojn kaj preventi konkuron de eksterspaca armado.
|