Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio fariĝis la plej granda ŝuo-produkta lando

La 25-an de aŭgusto la ĉina ĵurnalo Renmin Ribao raportis, ke Ĉinio jam fariĝis la plej granda ŝuo-produkta kaj ŝuo-eksporta lando en la mondo.

En la kunveno de la Ligo de Ŝuo-produktaj Organizoj de Ĉinio Wang Hanjiang, prezidanto de la Importa kaj Eksporta Societo de Malpez-industriaĵoj kaj Meti-artaĵoj de Ĉinio, konigis, ke de la lastaj kelkaj jaroj rapide disvolviĝas ŝuo-produktado en Ĉinio, kaj la jara produkto-kvanto de ŝuoj superis 10 miliardojn da paroj. En la antaŭa duono de la kuranta jaro Ĉinio eksportis 4.4 miliardojn da paroj da ŝuoj, kaj enspezis 12 miliardojn da usonaj dolaroj.

Wang montris, ke la prezo de ŝuoj faritaj en Ĉinio estas relative malalta. En la jaro 2006 Ĉinio eksportis 7.8 miliardojn da paroj da ŝuoj, kaj la averaĝa prezo de ili estis nur 2.8 usonaj dolaroj.