Unua paĝo >> Aktualaĵoj

La 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ estos proponita inaŭguriĝi en la 15-a de oktobro

La 28-an de aŭgusto la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kunvenis en Pekino, kaj ĝin prezidis Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ. En la kunveno oni interkonsiliĝis pri preparado de la Sepa Plena Sesio de la 16-a Centra Komitato de KPĈ kaj la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, kaj ekzamenis la projekton de laborraporto al la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ ellaboritan de la Disciplin-kontrola Komisiono de la Centra Komitato de KPĈ.

La kunveno decidis, ke la Sepa Plena Sesio de la 16-a Centra Komitato de KPĈ okazu en Pekino la 9-an de oktobro 2007. La Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ proponos al la Sepa Plena Sesio de la 16-a Centra Komitato de KPĈ, ke la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ inaŭguriĝu en Pekino la 15-an de oktobro 2007.

La kunveno konigis, ke glate iras la prepara laboro de la kongreso.