Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Doni laboron al handikapuloj

Ĉinaj handikapuloj komencis sin turni de tradiciaj postenoj al la altteknikaj.

Koncerna respondeculo de la Ĉina Handikapula Federacio diris, ke nuntempe la ĉina registaro akcelas enoficigon de handikapuloj per plenumado de serio da favoraj politikoj inkluzive de profesia trejnado. Ĉiujare miliono da handikapuloj akiras profesian trejnadon. Pli kaj pli da handikapuloj eklaboris sur altteknikaj postenoj.