Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Rezulto de la 17-a Ĉina Gazetara Premio

La 28-an de aŭgusto la Asocio de Ĉinaj Ĵurnalistoj anoncis en Pekino la rezulton de la 17-a Ĉina Gazetara Premio, la plej alta jara premio en la gazetara rondo. La elektado daŭris pli ol unu monaton. La 287 premiitaj verkoj estis rekomenditaj de ĵurnaloj, novaĵ-agentejoj, radioj, televidoj kaj novaĵ-retoj, interalie du gajnis specialan premion, 44 la unuan premion, 89 la duan, kaj 152 la trian.

Dum la elektado la asocio unuafoje montris la kandidatajn verkojn sur reto kaj transdonis al la juĝantoj komentojn de la retumantoj. Post juĝado la premiitaj verkoj daŭre montriĝas surrete, por ke la socio kontrolu kaj partoprenu la juĝadon, kun la celo altigi travideblecon de juĝado de la gazetara premio en Ĉinio.