Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Celo de ŝparado de fueloj kaj reduktado de poluaĵo-ellaso

Ĉinio difinis la celon por la centraj entreprenoj en ŝparado de fueloj kaj reduktado de poluaĵo-ellaso.

La celo konsistas el jenaj punktoj: je la fino de 2010 la centraj entreprenoj devas plenumi la taskon redukti fuelo-konsumadon de la unita pliigita valoro je 20%, kaj la totala ellaso de ĉefaj poluaĵoj reduktiĝos je 10%, interalie entreprenoj de petrolo, petrolkemio, metalurgio, elektro, trafiko kaj transportado devas antaŭdate atingi la celon en la fino de 2009.