Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Pli kaj pli multaj turistoj vizitas Pekinon

La Pekina Statistika Buroo informis, ke de januaro ĝis julio de la kuranta jaro Pekino akceptis pli ol 2.3 milionojn da enlandaj turistoj, je 10% pli multe ol en la sama periodo de la pasinta jaro.

Ekde aprilo la nombro de usonaj turistoj superas tiun de la japanaj, kaj Usono fariĝis la plej granda lando de turistoj por Pekino. Usonon sekvas Japanio kaj la Korea Respubliko, kaj kreskas nombro de turistoj ankaŭ de tiuj du landoj al Pekino. Krome, rapide multiĝas turistoj el Hindio, Singapuro, Rusio, Svedio kaj aliaj landoj.