Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio tre zorgas pri la kvalito de manĝaĵoj

Internacia publiko opinias, ke la ĉina registaro pli multe zorgas pri la sekureco kaj kvalito de manĝaĵoj, kaj aplikas serion da rimedoj por reakiri la fidon de la internacia socio al "produkto de Ĉinio".

Franca novaĵ-agentejo raportis, ke lastatempe Ĉinio publikigis serion da reguloj kaj normoj pri sekureco de manĝaĵoj, fortigis kunlaboron kun komercaj partneroj kaj perfektigis superregan sistemon de kvalito. Tio montras, ke la ĉina registaro pli multe zorgas pri la sekureco de manĝaĵoj.

Brita ĵurnalo "Financa Tempo" opinias, ke la ĉina registaro nomumis vicĉefministron Wu Yi kiel respondeculon en traktado de problemoj pri kvalito de manĝaĵoj por faciligi kunaranĝon inter diversaj departementoj, tio montras altan atenton de la ĉina registaro al la kvalito de manĝaĵoj.