La 31-an de aŭgusto finiĝis la finalo de la 110-metra barierkurado de la Monda Kurada kaj Ĵetada Ĉampioneca Konkurso (MKĴĈK) en Osaka, Japanio. Ĉina sportisto Liu Xiang akiris ĉampionecon per 12.95 sekundoj. Tiu ĉi ora medalo, akirita en MKĴĈK, estas la unua de Liu Xiang kaj ankaŭ de Ĉinio.
Ĝis nun Liu Xiang jam akiris ĉampionecojn de Olimpikoj kaj de MKĴĈK, kaj ankaŭ kreis la mondan rekordon de tiu ĉi disciplino.
|