La 31-an de januaro ĉina prezidanto Hu Jintao intervidiĝis
kun kameruna prezidento Paul Biya en Jaundo. Ili interŝanĝis opiniojn
pri ĉina-kamerunaj rilatoj kaj komune atentataj problemoj.
Hu Jintao atingis Kamerunion en la 30-a. Li esperas,
ke la vizito povos intensigi interkompreniĝon kaj fidon de la du
flankoj, profundigi la tradician amikecon inter la du landoj, akceli
kunlaborojn en diversaj kampoj kaj antaŭenpuŝi la ĉina-kamerunajn
rilatojn al nova ŝtupo.
Kamerunio estas la unua el la 8 afrikaj landoj vizitotaj
de Hu Jintao. Li vizitos ankaŭ Liberion, Sudanon, Zambion, Namibion,
Sud-Afrikon, Mozambikon kaj Sejŝelojn. Hu Jintao emfazis, ke ĉi
tiu vizito estas amika kaj kunlabora vojaĝo cele fortigi la tradician
amikecon inter Ĉinio kaj Afriko, efektivigi taskojn difinitajn en
la Pekina Pinta Konferenco de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo, vastigi
kunlaborajn kampojn kaj akceli komunan disvolviĝon.
|