Unua paĝo >> Aktualaĵoj

La ĉina registaro ĉiam alte atentas militan travideblecon

La 2-an de septembro s-ino Jiang Yu, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en Pekino, ke la ĉina registaro ĉiam alte atentas la problemon pri milita travidebleco. Ĉinio decidis partopreni de ĉi-jare en la sistemo de UN pri travidebleco de milita elspezo kaj restarigos partoprenon en la registrolibro de konvenciaj armiloj de UN. La du gravaj decidoj enkorpigas novan sekurecan vidpunkton de la ĉina registaro kun reciprokaj konfido, utilo kaj egaleco kiel la kerno.

Jiang Yu diris, ke Ĉinio faris gravan kontribuon por starigo kaj disvolvo de la registrolibro de konvenciaj armiloj de UN. Sed, malobservante koncernajn rezoluciojn de UN, la celon kaj principojn de la registrolibro, de 1996 iuj landoj vendis armilojn al la ĉina provinco Taiwan, kaj Ĉinio devigite ĉesis partopreni en la registrado. Nun koncernaj landoj ĉesigis la vendadon kaj la ĉina flanko decidis restarigi registrolibron.

Jiang Yu diris ankaŭ, ke Ĉinio volontas daŭre klopodi kune kun la internacia socio kaj faros kontribuojn por akceli la internaciajn pacon kaj stabilecon.