Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Hu Jintao vizitis Aŭstralion kaj ĉeestos pintan konferencon de APEK

Laŭ invito de aŭstralia rezidento Michael Jeffery kaj aŭstralia ĉefministro John Howard, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao flugis la 3-an de septembro de Pekino al Aŭstralio por viziti kaj ĉeesti la 15-an Neoficialan Pintan Konferencon de la Azi-Pacifika Ekonomia Kooperativo en Sidnejo.

Tiu ĉi vizito estas la duafoja ŝtata vizito de ĉina ŝtata prezidanto depost 2003, kaj plene montris la altan takson de Ĉinio pri disvolviĝo de la interrilatoj de Ĉinio kaj Aŭstralio. Tio havas gravan signifon por intimigi interkomunikadon de altranguloj de Ĉinio kaj Aŭstralio, akceli amikan reciprokadon, profundigi praktikan kunlaboron kaj antaŭenpuŝi longan, sanan kaj stabilan disvolviĝon de la interrilatoj de ĉiuflanka kunlaboro de la du landoj.