Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Kvalito kaj sekureco de agrikulturaj produktaĵoj de Ĉinio estas garantiataj

Antaŭ nelonge Sun Zhengcai, ĉina ministro de agrikulturo, diris, ke la kvalito kaj sekureco de agrikulturaj produktaĵoj de Ĉinio estas garantiataj kaj la konsumantoj tute povas trankvile preni ilin.

Agrikulturaj produktaĵoj de Ĉinio ne nur kontentigas enlandan bezonon, sed ankaŭ estas ŝatataj de aliaj landoj. Nuntempe agrikulturaj produktaĵoj de Ĉinio estas eksportataj al 210 landoj kaj regionoj. Por garantii kvaliton de siaj agrikulturaj produktaĵoj, Ĉinio plenumas registran sistemon de eksportataj produktaĵoj, rigorigas kontroladon al produktejoj kaj plifortigas kriterian produktadon.

Laŭ statistiko, kvalifikiteco de ĉinaj nutraĵoj eksportitaj al Usono, EU kaj Japanio en la lastaj jaroj superas 99%.