Unua paĝo >> Aktualaĵoj

"Ekspozicio de Kopirajta Protekto kaj Komerco de Ĉinio" okazis en Pekino

Lastatempe inaŭguriĝis en Pekino la "Ekspozicio de Kopirajta Protekto kaj Komerco de Ĉinio" organizita de la Kopirajta Buroo de Ĉinio.

La ekspozicio okazis en la 14-a Pekina Internacia Libro-Foiro kaj konsistas el du partoj: fruktoj de kopirajta protektado kaj fruktoj de kopirajta komercado. La unua parto elmontris la fruktojn de Ĉinio en kopirajta leĝofarado, justico, administrado, popularigo pri kopirajta leĝo, duflanka kunlaboro kaj industria disvolvo. La dua klare kaj detale konigis klopodon de la ĉina registaro en akcelado de kopirajta komercado kaj evidentajn fruktojn de eldonejoj en kopirajtaj komercado kaj eksportado.