Unua paĝo >> Aktualaĵoj

APEK laŭdis Ĉinion pro ĝia progreso en akcelado de investado

La 3-an de septembro sekretariejo de la Azi-Pacifika Ekonomia Kooperativo (APEK) publikigis raporton pri investa liberiĝo kaj laŭdis Ĉinion pro ĝia grava progreso en nuligo de investa barikado.

La raporto montras, ke sekve de aliĝo de Ĉinio al la Monda Komerca Organizo kaj ĝia sinturno al la merkata ekonomio, nuligo de investa barikado fariĝis grava ĉenero en serio da ekonomiaj reformadoj de Ĉinio. Malfermante komercon kaj investajn kampojn, Ĉinio alprenis serion da rimedoj, ekzemple rapidigo de reformado de ŝtataj entreprenoj, perfektigo de leĝa sistemo, fortigo de investo al bazaj instalaĵoj kaj intensigo de proprieta protektado. La raporto laŭdas, ke sukcesoj de Ĉinio en reformado estas bone konataj de la mondo.