Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ekspozicio de Modernaj Filmoj de Ĉinio okazis en Rusio

La 4-an de septembro inaŭguriĝis en Moskvo la Ekspozicio de Modernaj Filmoj de Ĉinio. Ĝin ĉeestis Chen Zhili, ĉina ŝtata konsilanto kaj prezidanto de la ĉina flanko en la Homkultura Kunlabora Komitato de Ĉinio kaj Rusio.

La ekspozicio estas grava parto de serioj da kulturaj aktivadoj dum la "Ĉina Jaro" en Rusio. La ekspozicio okazos ankaŭ en Granda Novgordo kaj Sankt-Peterburgo. 11 filmoj de Ĉinio faritaj en la lastaj jaroj estas prezentataj al la rusa popolo kaj informas pri disvolviĝo de la ĉina filmo kaj pri aspekto de la ĉina socio.