Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Jarkunveno de Somera Davos okazas en Dalian, Ĉinio

De la 6-a ĝis la 8-a de septembro okazas la unua jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo - "De Davos al Dalian - Jarkunveno de Novgvidantoj" (alinome Somera Davos) en Dalian, urbo de Liaoning-provinco en nordorienta Ĉinio. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao partoprenos en la inaŭguro kaj faros paroladon.

Laŭ konigo de respondeculo de la Pekina Agentejo de la Monda Ekonomia Forumo, la temo de ĉi-foja kunveno estas "Ekvilibro de Forto en Ŝanĝiĝo", oni diskutos pri ŝanĝiĝantaj tutmonda ekonomia medio kaj ekonomia evoluo de Ĉinio, kiel entreprenoj iros al la tuta mondo kaj pri aliaj problemoj. En la kunveno partoprenas pli ol 1 700 personoj de la rondoj politika, komerca, akademia kaj ĵurnalisma el pli ol 90 landoj kaj regionoj.