Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Okazis en Pekino celebra aktivado por memori unu jaron antaŭ la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj

La 6-an de septembro okazis en Pekino la celebra aktivado por memori unu jaron antaŭ la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj. Ĝin ĉeestis Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, Liu Qi, prezidanto de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, kaj Philip Craven, prezidanto de la Internacia Komitato de Handikapulaj Olimpikoj.

Jia Qinglin kaj Philip Craven kune publikigis la itineron de torĉa stafeto.

En la ceremonio, kiel reprezentantoj de la invititaj membroj de la Internacia Komitato de Handikapulaj Olimpikoj, prezidantoj de landaj komitatoj de Kanado, Britio, Rusio kaj Ĉinio akceptis la invitilon de Liu Qi kaj Philip Craven.

La torĉo estos bruligita en la Ĉiela Altaro en la 28-a de la venonta aŭgusto. La temo de la torĉa stafeto estas "Transpaŝo, Unuiĝo kaj Kunĝuo", kaj la slogano -- "Bruligi la Pasion, Dividi la Sonĝon". La stafeto daŭros 10 tagojn samtempe en kaj ekster Ĉinio.