Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Glate iras preparado de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj

Ĝis la 6-a de septembro restas unu jaro al la inaŭguro de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj. Tang Xiaoquan, plenuma vicprezidanto de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj kaj ĝenerala komitatano de la Ĉina Handikapula Ligo, diris, ke glate iras la preparado de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj.

En la gazetara konferenco unu jaron retrokalkule antaŭ la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj, Tang Xiaoquan konigis, ke la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj uzos ĉiujn konkursejojn de la Pekinaj Olimpikoj. La konstruado de tiuj konkursejoj finiĝos antaŭ la fino de la kuranta jaro. Oni plene konsideras la apartajn bezonojn de la Handikapulaj Olimpikoj.

La tagordoj de ĉiuj konkursoj jam estas aranĝitaj de la Internacia Komitato de la Handikapulaj Olimpikoj.

Rilate varbon de volontuloj, li diris, ke la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj bezonos 30 milojn da volontuloj. Nun pli ol 400 miloj da homoj sin anoncis.

Kiel grava parto de preparado de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj, multe progresas la konstruado de senbaraj instalaĵoj en Pekino.