Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Komenciĝis ŝtata stipendia sistemo en Ĉinio

Ekde la aŭtuna semestro en 2007 Ĉinio pluapaŝe intensigos la stipendian sistemon por subteni studentojn el malriĉaj familioj kaj asignos 50 miliardojn da juanoj ĉiujare por bezono de stipendio, kredito kaj investo. La politiko estas grava paŝo por antaŭenpuŝi edukan egalecon, sekvante nuligon de lernopago en periodo de deviga edukado en la kamparo. Profitos de tio 4 milionoj da studentoj de 1800 altlernejoj kaj 16 milionoj da studentoj de mezgradaj profesiaj lernejoj.