Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Vasta perspektivo por la agrikultura kunlaboro inter Ĉinio kaj arabaj landoj

La 8-an de septembro Wei Jianguo, ĉina vicministro de komerco, diris en Xiamen, sudorienta marurbo de Ĉinio, ke la agrikultura kunlaboro de Ĉinio kaj arabaj landoj havas vastan perspektivon.

Li diris, ke Ĉinio kaj arabaj landoj estas evoluantaj landoj. Agrikulturo havas gravan pozicion en ekonomia disvolvo por la du flankoj. Ambaŭ sin dediĉas por disvolvi agrikulturon kaj pro tio havas vastan perspektivon por kunlaboro en agrikulturo. En la lastaj jaroj la duflanka agrikultura kunlaboro jam havis bonan komencon.

Li diris ankaŭ, ke arabaj landoj fariĝis la 8-a granda komerca partnero de Ĉinio. En la estonteco la du flankoj pliintensigos kunlaboron en pligrandigo de komerco de agrikulturaj produktaĵoj kaj poragrikulturaj materialoj, en akcelo de agrikultura investo kaj en oftigo de teknika reciprokado.