Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Komuna deklaro de la dua ĉina-kariba forumo pri ekonomia kaj komerca kunlaboro

Lastatempe okazis en ĉina urbo Xiamen la dua ĉina-kariba forumo pri ekonomia kaj komerca kunlaboro, kies komuna deklaro diras, ke Ĉinio malfermos al karibaj landoj krediton kun la sumo de kvar miliardoj da juanoj (ĉ. 10 juanoj = unu eŭro) kaj intensigos kunlaborojn kun la kariba regiono en la kampoj de ekonomio, teknologio, komerco, investo, agrikulturo, fiŝkaptado, turismo, financo, kvalita kontrolado kaj kvaranteno.