Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio plifortigas kulturon kaj trejnon de instruistoj en la ĉina kamparo

La 10-a de septembro estas la Instruista Tago de Ĉinio. Laŭ informo de la Ministerio de Edukado de Ĉinio, de la lastaj jaroj Ĉinio efektive plifortigas kulturon kaj trejnon de instruistoj, precipe en la kamparo, tio multe ŝanĝis la staton pri manko de instruistoj en la kamparo.

La ne-ekvilibro de ekonomia kaj socia evoluado en diversaj regionoj kaŭzis malfortecon de instruistoj. Por solvi tiun problemon, de la lastaj jaroj la ĉina registaro prenas serion da rimedoj, kiaj asigni grandan sumon al kampara edukado, sendi grandan nombron da eminentaj instruistoj al la kamparo, funkciigi diversajn trejnajn kursojn por kamparaj instruistoj.

Ĉi-jare 18 mil eminentaj instruistoj helpas la kamparan edukadon. Nun en la kamparo la proporcio de altklasaj instruistoj grandmezure leviĝas.