Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Inaŭguriĝis Pekina Forumo de Nobel-premiitoj

Zeng Peiyan intervidiĝas kun ĉinaj kaj eksterlandaj sciencistoj antaŭ la malfermo.

La 11-an de septembro inaŭguriĝis la Pekina Forumo de Nobel-premiitoj 2007. En la kvartaga forumo naŭ Nobel-premiitoj de koncernaj kampoj, ses mondfamaj sciencistoj kaj respondeculoj de scienc-esploraj institucioj estas invititaj al diskutado pri fueloj kaj medio, fuelo-ŝparado kaj reduktado de poluaj ellasaĵoj kadre de la eterna temo "Harmonio kaj disvolviĝo de la homaro" kaj la jara temo "Fueloj kaj medio".

Zeng Peiyan, vic-ĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, parolis en la malfermo. Li diris, ke por solvi konfliktojn en la ekonomia kaj socia disvolvado kaj medio, Ĉinio daŭrigos hom-orientiĝan kaj daŭrigeblan sciencan disvolvadon, pli atente ekscitos bezonon de enlanda konsumado, antaŭenpuŝos disvolvadon de la unua kaj tria industrioj, plie akcentos sendependan kreadon kaj scienca-teknikan progresadon, prenos fuelo-ŝparadon kaj reduktadon de poluaj ellasaĵoj kiel gravan metodon por alĝustigi ekonomian konstruadon kaj ŝanĝi ekonomian disvolvan manieron, kaj iros laŭ la vojo de ŝparaj, puraj, sekuraj kaj novtipaj industriiĝo kaj urbiĝo.