Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Malfermiĝis la retejo de la novaĵ-agentejo de la Pekinaj Olimpikoj

La 12-an de septembro la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo malfermis la oficialan retejon por la Pekinaj Olimpikoj. Retumantoj en kaj ekster Ĉinio povas legi novaĵojn pri la Pekinaj Olimpikoj sur beijing2008.news.cn.

La 26-an de oktobro 2006 la Internacia Olimpika Komitato rajtigis la Xinhua-an Novaĵ-Agentejon fari retejon de la gastiganto de la Pekinaj Olimpikoj kaj starigi ŝtatan fotografistan teamon. Laŭ tio la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo amplekse raportos pri la Pekinaj Olimpikoj per vortoj kaj fotoj, kaj liveros ĉiutage serion da plej bonaj fotoj al la Internacia Olimpika Komitato kaj al la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, kaj ankaŭ fotojn kaj skribajn raportojn pri sportistoj de la gastiganto.

La retejo raportas 24 horojn ĉiutage per vortoj, fotoj kaj videoj en la lingvoj ĉina, angla kaj franca, krome ĝi liveras mallongajn mesaĝojn en la ĉina kaj angla lingvoj.