Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Abe Shinzo rezignis sian oficon de ĉefministro

La 12-an de septembro okazis en la japana ĉefministrejo gazetara konferenco, en kiu japana ĉefministro Abe Shinzo deklaris rezigni la ĉefministrecon.

En la konferenco Abe Shinzo diris, ke julie la Liberala-Demokratia Partio suferis malsukceson en la senata elektado, tamen por daŭrigi la reformadon, li plenumis plu sian devon; por efektivigi la reformadon oni restrukturis la kabineton, tamen tio ankoraŭ ne povis akiri fidon de popolanoj por antaŭenpuŝi praktikadon de politikoj, tial li decidis per la rezigno rompi la stagnon.

La 10-an inaŭguriĝis la japana provizora Dieto. La decido de Abe Shinzo forte skuas la japanan registaron kaj la tutan landon. La Ĉambro de Reprezentantoj devigite nuligis la interpelacion, kiu laŭ plano devas esti okazigata posttagmeze de tiu ĉi tago. Aktivaj senatanoj el la Liberala-Demokratia Partio plejparte esprimis konsterniĝon kaj kritikas, ke la rezigno de Abe Shinzo alportos netakseblan influon al la ŝtata politiko kaj kaŭzos krizon. Kaj opoziciaj partioj opinias, ke lia rezigno en tiu ĉi momento estas nerespondeca ago, fakte li devas rezigni la oficon tuj post la senata elektado.

La saman tagon, respondante demandon de raportistoj pri la rezigno de Abe Shinzo, Jiang Yu, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke la rezigno de Abe Shinzo apartenas al la internaj aferoj de Japanio; de la lastaj jaroj la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio evidente pliboniĝas kaj disvolviĝas pro kuna klopodo de la dulandaj registaroj kaj personoj el diversaj rondoj, kaj por tio ĉefministro Abe Shinzo ludis pozitivan kaj konstruan rolon; la ĉina registaro kredas, ke pluapaŝa disvolvo de la rilatoj inter la du landoj konformas al fundamentaj interesoj de la du landoj kaj popoloj, kaj tiu ĉi tendenco daŭros plu.