Matene de la 12-a de septembro inaŭguriĝis en Yueyang,
Hunan-provinco, la Hunan-a Turisma Festivalo de 2007, iniciatita
de la Ŝtata Turisma Administracio de Ĉinio kaj la popola registaro
de Hunan-provinco. 220 turismaj agentoj kaj pli ol 300 eksterlandaj
vizitantoj el Usono, Germanio, Nov-Zelando kaj aliaj 9 landoj kaj
regionoj ĉeestis la inaŭguron.
Hunan situas en suda Ĉinio, kie naskiĝis Mao Zedong
kaj aliaj ĉinaj gvidantoj. La festivalo montras kulturon, vidindaĵojn
kaj morojn de Hunan pere de turisma ekspozicio, parado de festoĉaroj,
ekskurso kaj aliaj agadoj.
La festivalo estas la sesa de post la unua en 2002.
|