Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio esprimas simpation al Indonezio pro tertremo

La 12-an de septembro okazis forta tertremo en la okcidenta maro de Sumatro, Indonezio. La 13-an sinjorino Jiang Yu, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en Pekino, ke Ĉinio esprimas simpation al Indonezio pro la tertremo kaj esperas, ke la indonezia popolo venkos ĉiajn malfacilojn kaj rekonstruos la hejmlokon.

Laŭ statistiko, la tertremo mortigis almenaŭ 10 homojn, vundis pli ol 100, kaj kaŭzis malgrandan cunamon. Iuj landoj ĉe la Hindia Oceano publikigis averton pri cunamo kaj aplikis rimedojn kontraŭ eventuala katastrofo.