|
En la
inaŭguro parolas Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato
de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. |
La 15-an de septembro okazis en Kobe, Japanio, la 9-a
Monda Kunveno de Ĉino-komercistoj nomata kiel "la plej altranga
kunveno de la tutmondaj ĉino-komercistoj". La temo de la kunveno
estas "Komuna Sukceso per Paco kaj Kunlaboro, Profitigi la
Tutan Mondon".
La kunveno daŭros 3 tagojn kaj ĝin ĉeestas pli ol 3000
reprezentantoj el 33 landoj kaj regionoj. Ili diskutas pri ekonomia
rondo de ĉino-komercistoj kaj japana ekonomio, moderna Azio kaj
elmigrintaj ĉinoj, urba disvolvo de Azio kaj vivmaniero ktp.
|