La 31-an de januaro delegacio el 40 ĉinaj supermezlernejanoj
atingis Japanion por partopreni interŝanĝan agadon pri supermezlernejanoj
de Ĉinio kaj Japanio. Japana Fonduso de Internacia Interŝanĝo okazigis
akcepton en Tokio.
Kiel unu el la interŝanĝoj de Japanio kaj Ĉinio en
la 21-a jarcento, la agado iniciatita de la japana registaro komenciĝis
septembre, 2006. La 40 lernejanoj vizitos 15 superajn mezlernejojn
en unu monato. Ili loĝos ĉe ordinaraj japanoj por sperti ilian vivon.
|