 La 16-an de septembro komenciĝis la Unua Ĉina Semajno de Urba Publika
Trafiko.
La aktivado daŭros de la 16-a ĝis la 22-a de septembro
en 108 urboj inkluzive de municipoj Pekino, Ŝanhajo, Tianjin. Oni
energie proponas la koncepton de verda trafiko kaj alvokas urbanojn
praktiki piediradon, bicikladon kaj veturadon per publika trafikilo.
Koncerna respondeculo de la Ministerio de Konstruado
de Ĉinio informis, ke la temo de la aktivado estas "Verda trafiko
kaj sano".
La sistemo de verda trafiko konsistas el piedirado,
biciklado kaj veturado per publika trafikilo. Tio estas trafika
sistemo kun daŭrigebla disvolviĝo konforma al la disvolva tendenco
de medio de loĝado en la urboj.
|