La 17-an de septembro la Azia Disvolva Banko publikigis
en Pekino la "Renovigon de Perspektivo de Disvolvo de Azio,
2007". La raporto montras, ke la ĉina ekonomio kreskos je 11.2%
en la kuranta jaro pro forta eksporto, investo kaj konsumo. Tio
estas pli alta ol la prognozitaj je 10%.
La raporto opinias, ke ĉefa movforto de kresko de la
ĉina ekonomio estas la dua industrio, inkluzive de ŝtalo, elektro,
kemi-industrio kaj petrola prilabora industrio. Samtempe, la kompare
alta profitogajna kapablo, granda altiĝo de vendado kaj daŭra malalta
proporcio de interezo akcelis kreskon de investo.
|