Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Senĉese altiĝas la sekureco de viandaj manĝaĵoj de Ĉinio

En la 16-17-a de septembro la Kvara Monda Kongreso de Porkaĵo okazis en Nankino, ĉefurbo de Jiangsu-provinco en orienta Ĉinio. La ĉeestantaj specialistoj de Ĉinio diris, ke la sekureco de viandaj manĝaĵoj de Ĉinio senĉese altiĝas.

Hui Lusheng, vicestro de Superrigarda kaj Administra Buroo de Manĝaĵo kaj Medikamento de Ĉinio, diris, ke la ĉina registaro senĉese altigas superrigardon de merkato, socian administradon, publikan servadon, kaj aktive alfrontas diversajn sekurecajn aferojn pri manĝaĵoj. Nuntempe, la sekureco de viandaj manĝaĵoj de Ĉinio senĉese altiĝas, kazoj de malbon-kvalitaj manĝaĵoj multe reduktiĝas.

La kongreso fermiĝis la 17-an de septembro. Ĝin ĉeestis reprezentantoj el 38 landoj kaj regionoj kaj specialistoj de koncernaj internaciaj organizoj de agrikulturo, manĝaĵo kaj higieno. La "Nankina Deklaro" pasigita en la kongreso atingis komunan konon pri disvolvado de la porkaĵa industrio.