Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Subskribita la kunlabora interkonsento pri torĉa transdonado de la Pekinaj Olimpikoj

La 17-an de septembro interparolis en Ateno s-ino Zhang Ming, respondeculo pri torĉa transdonado de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, kaj Minos Kyriakou, prezidanto de la Greka Olimpika Komitato. Ili diskutis pri la ceremonio de akirado kaj transdono de la fajro de la Pekinaj Olimpikoj kaj subskribis kunlaboran interkonsenton.

Kyriakou diris, ke la fajro de la Pekinaj Olimpikoj estos bruligita en la 24-a de marto, 2008, en Olimpio, poste 646 grekoj stafetigos la torĉon en Grekio. En la 30-a de marto oni transdonos la fajron al Pekino en la stadiono en Ateno, kie okazis la unuaj modernaj Olimpikoj.

La fajro atingos Pekinon en la 31-a de marto, 2008, kaj tiam oni okazigos ceremonion por akcepti ĝin kaj startigi stafetkuradon de torĉo.