La 18-an de septembro okazis en Pekino la Ĉina Metea
Konferenco kontraŭ Katastrofo. Koncerna respondeculo diris, ke estonte
Ĉinio intensigos internacian metean kunlaboron kontraŭ katastrofo.
Zheng Guoguang, estro de la Ĉina Metea Buroo, diris
en la konferenco, ke pro la tutgloba klimata varmiĝo, estas ne mankigebla
internacia kunlaboro por preventi kaj malfortigi katastrofon. Ĉinio
amplekse intensigos internaciajn reciprokadon kaj kunlaboron kun
koncernaj internaciaj kaj regionaj organizoj, registaraj kaj neregistaraj
organizoj de diversaj landoj. Ĉinio lernos sukcesan sperton kaj
progresintajn teknikojn de fremdaj landoj.
|