Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Nanning gajnis Loĝlokan Premion de UN

Lastatempe Nanning, ĉefurbo de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio, gajnis la Loĝlokan Premion de UN en 2007, donitan de la Hejmlanda Programo de UN.

Nanning gajnis tiun ĉi premion pro tio, ke ĝi plenumis la unua en Ĉinio la sistemon por kriza situacio en urbo kaj elstare kontribuis por plibonigi loĝmedion.

2 urboj, 2 institucioj, 2 personoj kaj 1 programo gajnis la Loĝlokan Premion de UN en 2007.

La Loĝloka Premio de UN estas fondita de la Ĝenerala Asembleo de UN en 1989. Ĝi, la plej alta premio en loĝloka kampo, celas honori instituciojn kaj personojn, kiuj elstare kontribuis por plibonigi kondiĉon de loĝado. Ĝis nun Ĉinio jam 15-foje gajnis tiun ĉi premion, kaj 8 gajnintoj estis urbaj registaroj.