Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Kunaj esplorado kaj farado de satelito de Ĉinio kaj Brazilo

26 minutojn post la 11-a horo de la 19-a de septembro, la tria satelito "Resurso n-ro 1" kune farita de Ĉinio kaj Brazilo estis lanĉita en la Satelito-Lanĉa Centro de Taiyuan, norda Ĉinio.

La satelito povas akurate sendi bild-informojn al Ĉinio kaj Brazilo kaj aliaj ricevo-povaj landoj kaj regionoj.

De 1988, Ĉinio kaj Brazilo komencis kunlaboron de esplorado kaj farado de resursa satelito. Tio servas kiel modelo de kunlaboro de evoluantaj landoj en la kampo de plej avangardaj teknologioj. Ĉinio kaj Brazilo kunlaboros plu por fari du resursajn satelitojn kaj jam esploras pri ankoraŭ pli profunda spaciala kunlaboro.