La 20-an de septembro Jiang Yu, proparolantino de la
Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en Pekino, ke Ĉinio
postulas Usonon tuj ĉesigi intervenon en ĉinajn internajn aferojn
pere de religiaj problemoj kaj prefere fari aferojn utilajn al interkompreno
kaj reciproka kredo de Ĉinio kaj Usono.
Lastatempe la Ŝtata Departemento de Usono publikigis
"Internacian Religian Liberecon en la Jaro 2007", kaj
la parto pri Ĉinio en tiu raporto daŭre kulpigas la religian politikon
kaj situacion de libereco de religia kredo de Ĉinio.
Jiang diris, ke la ago de Usono malobservas la fundamentan
principon de internaciaj rilatoj kaj krude intervenas en la internajn
aferojn de Ĉinio, kaj Ĉinio forte malkontentas kaj oponas kontraŭ
tio.
Jiang emfazis, ke la popolanoj de ĉiuj nacioj en ĉiuj
lokoj de Ĉinio laŭleĝe ĝuas plenan liberecon je religia kredo. Respekti
kaj protekti la liberecon de religia kredo de la civitanoj estas
longa kaj baza politiko de la ĉina registaro; tion oni ne povas
nei nek distordi.
|