Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio intensigas internacian kunlaboron de protektado al nemateriaj kulturaj heredaĵoj

Lastatempe Zhou Heping, vicministro de la Kultura Ministerio de Ĉinio, diris, ke Ĉinio senĉese intensigas internacian kunlaboron kaj antaŭenpuŝas protektadon al nemateriaj kulturaj heredaĵoj kune kun aliaj landoj en la mondo.

En laborkunveno de protektado al nemateriaj kulturaj heredaĵoj okazanta en la urbo Huangshan, Zhou Heping konigis, ke Ĉinio estas unu el la landoj, kiuj havas plej multe da buŝaj kaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj.

Zhou Heping diris, ke Ĉinio havas samgentanojn de 30 gentoj, kiuj loĝas trans landlimo. Ĉina kultura departemento precipe zorgas pri la nemateriaj kulturaj heredaĵoj kune posedataj de Ĉinio kaj aliaj landoj, aktive faras akordigon kun koncernaj landoj kaj klopodas por kune peti ĉefverkon de homaraj nemateriaj kulturaj heredaĵoj.