Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Markaj konstruaĵoj en sep ĉinaj urboj ĉesigis lumigadon duonhoron

Ekde la oka hieraŭ vespere estingiĝis duonhoron la lumigado de elpendaĵoj kaj neonlampoj de markaj konstruaĵoj en movoplenaj komercaj stratoj en Pekino, Ŝanhajo, Nankino kaj aliaj kvar grandaj ĉinaj urboj. Tio estas parto de la agado "Tutpopola perceptado de energio-ŝparado kaj ellaso-reduktado" komencita je la komenco de septembro, por ke la tuta popolo ŝparu energion kaj reduktu ellason de poluaĵoj.