Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Membroj de MKO konsentis ĉiuflanke restarigi daŭhan intertraktadon

La 31-an de januaro la ambasadoroj de ĉiuj membroj de Monda Komerca Organizo (MKO) kunvenis en ĉefstabejo en Ĝenevo, kaj esprimis subtenon al la decido farita antaŭ nelonge de la ministra konferenco de MKO okazinta en Davos, Svisio, kaj konsentis ĉiuflanke restarigi la divers-teman intertraktadon de Daŭha Raŭndo.

Pascal Lamy, ĝenerala direktoro de MKO, diris, ke kompare kun antaŭaj kelkaj monatoj, nun jam pretas politikaj kondiĉoj utilaj al la daŭha intertraktado.