Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Usona strategia specialisto kritikis, ke Taiwan akcelas plebisciton
por aliĝi al UN

Anthony H. Gordesman, specialisto de la Centro por Strategia kaj Internacia Esplorado de Usono, faris viziton al Shenyang, nordorienta Ĉinio. Li kritikis, ke Taiwan akcelas "plebisciton por aliĝi al UN".

De la lasta tempo Taiwan plenforte akcelas la tiel nomatan "plebisciton por aliĝi al UN", celante aliĝon al UN nome de Taiwan. Li diris, ke la gvidantaro de la Taiwan-a instanco faras tion pro sia propra ambicio. Tio estas intenca provoko kaj havas nenian utilon.

Li apelacias, ke Taiwan pliigu kontakton kun la ĉeftero kaj laŭeble oportunigu kontakton de la popolanoj de ambaŭ bordoj.