 La 24-an de septembro medolaj bankoj de Ĉinio kaj Japanio
subskribis en Pekino interkonsenton, ke la du flankoj kunĝuos la
informojn de kontribuoj por kunlabori en medola parigo kaj aliaj
kampoj.
Laŭ la interkonsento, Ĉinio kaj Japanio kunlaboros
rilate serĉadon en datenbanko de la medolaj bankoj kaj teknologian
servon. Ili varbos laŭ la respektivaj normoj kaj proceso medolajn
kontribuantojn, kolektos hematogeneajn trunkajn ĉelojn, vizitos
kontribuintojn kaj garantios konformiĝon de la kontribuitaj hematogeneaj
trunkaj ĉeloj al la normo de inokulo.
La medola banko de Ĉinio rapide disvolviĝas post sia
fondiĝo en 1992 kaj ĝis nun 670 mil homoj sin anoncis kiel medola
kontribuanto. Ĝi jam establis kunlaborajn rilatojn kun tiuj en Usono,
Koreio kaj Singapuro, kaj liveris 11 tipojn da hematogeneaj trunkaj
ĉeloj por hemataj malsanuloj en la tri menciitaj landoj.
|