Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio akiris unuajn sukcesojn en kampanjo por garantio de kvalita sekureco de agrikulturaĵoj

La 24-an de septembro Gao Hongbin, ĉina vicministro de agrikulturo, diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio jam akiris unuajn sukcesojn en kampanjo por garantio de kvalita sekureco de agrikulturaj produktaĵoj.

Gao diris, ke ekde septembro Ĉinio disvolvas specialan kampanjon por garantii kvalitan sekurecon de agrikulturaj produktaĵoj, kaj la kampanjo daŭros ĝis jarfino. Li konigis, ke nuntempe Ĉinio faras specimenan analizon al produktaj bazlokoj de agrikulturaĵoj, bredejoj, besto-buĉejoj kaj pograndaj merkatoj de agrikulturaĵoj, kaj akurate solvas rilatajn problemojn.

Gao diris ankaŭ, ke Ĉinio solvos problemojn pri nuligo de malpermesataj insekticidoj kaj por-animalaj medikamentoj.