Ĉinio forte malkontentas pri renkontiĝo de germana
kanceliero Angela Merkel kun Dalai-Lamao. Tion diris s-ino Jiang
Yu, proparolanto de ministerio de eksteraj aferoj de Ĉinio en la
25-a de septembro.
Jiang rimarkigis, ke Merkel ignoris multfojajn seriozajn
atentigojn de Ĉinio kaj persistis en renkontiĝo kun Dalai-Lamao,
separatisto kaj politika rifuĝinto longtempe sin okupanta pri splitigo
de la patrolando kaj sabotado de nacia unuiĝo de Ĉinio. Ŝia agado
estas kruda interveno en la ĉinajn internajn aferojn, peze vundas
la senton de la ĉina popolo, kaj damaĝas la ĉinajn kaj germanajn
interrilatojn.
Ĉinio postulas, ke konsidere la ĉina-germanajn interrilatojn
kaj interesojn de la du popoloj, Germanio alprenu praktikan kaj
efikan paŝon por forigi la negativan influon kaŭzitan de sia misfaro por eviti
nenecesan damaĝon al la interrilatoj de la du landoj.
|