La 25-an de septembro Fukuda Yasuo, nova prezidanto
de la japana Liberal-Demokratia Partio, estis elektita kiel ĉefministro
en la plena kunveno de la ĉambro de reprezentantoj de la japana
parlamento.
Matene de la 26-a de septembro oficiale establiĝis japana
kabineto de Fukuda Yasuo. Post tio, Fukuda Yasuo kaj novaj ministroj
okazigis la unuafojan kabinetan kunvenon.
|