Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Malfermiĝis la dua-perioda kunveno de la sesa ses-flanka intertraktado en Pekino

La 27-an de septembro malfermiĝis en Pekino la dua-perioda kunveno de la sesa ses-flanka intertraktado pri nuklea problemo de la Korea Duoninsulo. La kvartaga kunveno diskutas konkretan paŝon pri frostigo kaj fermo de nukleaj ekipaĵoj en la Korea Popol-Demokratia Respubliko.

Antaŭ tio okazis estrara kunveno, en kiu oni resumis la efektivigadon de la starta paŝo kaj faris interkomunikiĝon kaj akordigadon por la venonta agado. Laŭ la komuna kono de la estrara kunveno, la kvin laborgrupoj sinsekve okazigis kunvenon por diskuti pri agadplano en ĉiuj kampoj.