La 26-an de septembro la Pekina Administracio de Parkoj
informis, ke antaŭ la 1-a de oktobro, la Nacia Tago de Ĉinio, Pekino
ornamis dekkelkajn parkojn per miliono da vazoj da floroj por bonvenigi
turistojn el diversaj lokoj.
Koncerna respondeculo de la administracio konigis, ke
dekkelkaj parkoj en Pekino finis pli ol 20 titolitajn floraranĝojn
kun diversaj karakterizoj. La floraranĝoj elstarigis la temon "Olimpikoj,
Entuziasmo kaj Ĝojo".
|